Home
helen85
21 marto 2006 @ 14:24
Liberigu viajn librojn  
Vintro en la nuna jaro estis longega! Sed nun, finfine printempo alvenas. Hieraŭ la suno brilis varme kaj bele. Mi nuntempe devas verki eseojn por miaj fakoj, sed hieraŭ mi portis miajn librojn al parko por legi en suna aero. Mi tamen malmulte legis, sed babilis kun du amikoj pri libro-liberigo:

En la paĝo www.bookcrossing.com, oni povas trovi informojn pri lokoj, kie iu persono "liberigis" libron. Kiam oni trovas libron, oni povus legi ĝin (aŭ laŭvole ne legi ĝin) kaj denove liberigi ĝin en alia loko.
Stranga ideo, ĉu ne? Sed mi opinias ke ĝi estas amuza: Jen la okazo promeni al loko, kiun mi eble ankoraŭ ne konis. Jen la okazo vidi libron pri kiu mi normale ne atentas. Kaj mi jen lernu fordoni unu posedaĵon mian. Adiaŭi al posedaĵo, povas esti malfacila. Sed kiam mi atente pripensis, mi rimarkis ke mi ne bezonas la plejmulton de miaj libroj.


(c) BookCrossing.com

Kiam mi kaj miaj du amikoj sidis en la parko, ni ek-diskutis pri tiu ideo liberigi librojn. Ni havis tre viglan, sed iom sensenca kaj malserioza diskuto!
Ines: „Vi do celas forlasi unu libron vian? Terure! Vi estas homo sen kompato!“
Helen: „Mi ne forlasas ĝin, sed mi liberigas ĝin. Ĝi povos vojaĝi, havi novajn spertojn, ekkoni novajn legantojn..."
Ines: „Ve - lasi sian libron sur iu benko, sen protekto kontraŭ vento kaj pluvo...“
Helen: „Sed mi ja uzos plastan sakon kiel protektilon. Imagu: Kelkaj libroj eĉ vojaĝas al alia lando. Ili havas multegajn legantojn. Kaj multegaj legantoj ĝojos pri ĝi. Liberigi libron estas kvazaŭ donaci ĝin al ĉiuj homoj."
Ines: "Sed miaj libroj havas ja hejmon ĉe mi kaj mi prizorgas ilin kun amo."
Helen: "Maaaa, ili vidas nur vin kaj vian ĉambron dum siaj tutaj libraj vivoj! Kvazaŭ en prizono! Uzi aĵojn nur por si mem estas malefika kaj soleca. Ĉiu homo aĉetas fridujon nur por si mem, ĉiu homo posedas librojn nur por si mem. Jen ĉiu homo solece sidas en sia propra plenplena universo. Kial ni ne kune uzas kelkajn el niaj posedaĵoj? Kial ni ne kune--"
Ines: "Komunisto!"
Anthony: "...laŭŝajne vi ambaŭ tro laboris dum la pasintaj tagoj."

Kvankam la tuta diskuto estis nura ŝerco, ĝi tamen iomete montras du malsamajn ideojn... Cetere, mi planas liberigi mian lernolibron pri Esperanto. Mi ne plu bezonas ĝin. Mi jam volis donaci ĝin, sed mi ne trovis homon al kiu mi donacu. Do mi donacu al ĉiuj...

En tiu hieraŭa tago mi kaptis doloron en la gorĝon. Mi ja opiniis ke printempo alvenis, kaj mi festis ĝian alvenon per nudaj piedoj. Mi eble ne tiel entuziasme salutu al novaj sezonoj...



Studentoj tuj amasiĝas en publika spaco, kiam la vetero pliboniĝas.