helen85 ([info]helen85) wrote,
@ 2006-04-06 16:12:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
trovajxoj: ASCII Art
-- kelkaj trovajxoj de ASCII art--

Vikipedio pri ASCII ART



pri Mona



La plej malnova konata ASCII artajxo: "keyboard art", 1948
-- el modernmechanix --


(Post a new comment)


[info]blahma
2006-04-06 06:01 pm UTC (link)
He, belege ke vi menciis la temon! Cetere, de tiu artikolo ekzistas ankaŭ esperantlingva versio (kvankam ne tiom ampleksa).

Mi ankaŭ jam delonge konas aski-arton kaj foje antaŭ kelkaj jaroj tre entuziasmis pri ĝi - tiam mi eĉ instalis programon en kiu oni povis pentri aski-artaĵojn per iloj kiel krajono, farbverŝilo ktp. - do tute same kiel oni faras en normalaj grafikaj redaktiloj. Ankaŭ la programo kapablis aŭtomate kaj sufiĉe altnivele konverti grafikajn bildojn al tekstaj. Certe tiuspecaj programoj daŭre elŝuteblas.

Mi ĝojas vidi tiun malnovegan artikolon pri la afero. Ĝi fakte rememorigis min pri kelkaj aski-artaj bildoj, kiujn miaj gepatroj ĝis hodiaŭ havas stokitajn hejme, kaj kiujn ili pro amuzo mem produktis kun gekolegoj en siaj firmaoj jam iam en la okdekaj jaroj. Temas pri ofte tre longaj eroj de papero (tiam oni ankoraŭ uzis "senfinajn" rolojn kaj ne verajn paĝojn) kaj la bildoj tie estas aparte belaj - ankaŭ pro tio, ke ili en tiu tempo iusence "trompis" - ĉar plurfoje surprintis la saman paperon per diversaj literoj, tiel ebligante al si ankaŭ bilderojn, kiuj ne estas hodiaŭ atingeblaj per komputilo se oni nur po unu literon metas en unu literloketon.

Cetere, ĉar mi nun dum universitataj prelegoj uzas porteblan komputilon kaj preferas uzi ĝin por ĉio, do ankaŭ por skribado de rimarkoj pri la prelego, divenu per kia metodo mi registras la diversajn frakciojn, radikojn aŭ krampojn en la formuloj, aŭ kiel mi "pentras" iujn simplajn skizojn de grafoj de funkcioj, se tiuj aperas? Aski-arto reviviĝis ĉe mi komence de mia studado pasintseptembre ;)

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…