Mi ĵus retrovis esperantan poeziaĵon kiun mi verkaĉis en pasinta somero. Ĝi tute ne perfektas laŭ ĉiuj versaj, rimaj, ritmaj kaj esperantaj reguloj, sed ĝuu tamen... :-)
NASKIĜTAGO
Mi ege eraris!
Mi petas pardonon!
Al vi mi ne sendis
gratulan leteron!
Mi vidis Tokion
dum pluvo, dum varm',
renkontis amikojn,
adiaŭis per larm',
babilis tuttage
- kaj eĉ pli dum nokt' -
diskutis gravaĵojn
per multlingva voĉ'.
Do mi ne sukcesis
trovi paperon,
neniam aĉetis
mark' por letero,
kaj kiam alvenis
trankvila minut',
ho, ege mi lacis!
Ekdormis entut'.
Sed kara amiko,
mi havas en kor'
porviajn dezirojn
dum tuta jar'!
April 3 2006, 13:17:48 UTC 6 years ago
April 3 2006, 13:32:35 UTC 6 years ago
Kelkajn modernajn poemojn mi sxatas ja, sed tiuj ja ecx ne provas rimi. Mi provis, kaj tial mi konsideras nerimajxojn esti "eraro". Sed tute privata poemo ne devas esti perfekta laux mi, do tio ne gxenas al mi mem.
Kion vi proponas anstataux "porviaj deziroj"? Influita de la japana mi provis paroli tute ekzakte kaj logike, sed tio iom malfacila estas ja...
April 3 2006, 13:48:02 UTC 6 years ago
ritmoj
Cxu la riparebla eraro estas "na mark' "? Kaj la alia "entut' "? Tiuj apostrofoj estas teruraj, sed en esperanto alimaniere oni apenaux povas verki.Eble vi rimarkis, ke mi kelkfoje sxangxas la sinsekvon de vortoj per nekutima maniero, ekzemple "labori devas", "dormi povas", "paroli volas". Unu kialo estas la japana sinsekvo, sed la dua kialo fakte estas jena ke la i-as-ritmo pli placxas al mi ol la as-i-ritmo... la as-i-sekvo sonas laca kaj peza (precipe se parolata "far" germano). Male la i-as-sekvo sonas gxoja kaj kvazaux saltetanta. Tute same mi kelkfoje preferas (na) "cxu vivas vi?", "parolas mi" ktp. simple pro la ritmo.
(Jes, mi sxatas ritmojn kaj ecx en skribita proza lingvo pripensas ilin.)
April 3 2006, 15:20:18 UTC 6 years ago
Re: ritmoj
Jes, mi celis precize tiujn "aĉetis mark' por letero" kaj "ekdormis entut'". La unua solveblas per aldono de "na", tamen tiu prepozicio utilas poezie ĉefe se oni devas konservi akuzativan vorton senfinaĵan fine de verso. Ĉi-loke eble simple enmeteblas la ellasita "-on". Sed ne timu, ankaŭ mi en mia frua esperanto-epoko ĉagreniĝinte eksciis ke ne eblas per apostrofo same anstataŭigi ankaŭ akuzativajn finaĵojn. Tiu dua linio tradukiĝas nun al "ekdormis entuto" - do ŝanĝantus eĉ la subjekton de vi al iu "entuto". Sed krom anstataŭigi per la ŝajne celata "entute", eblas ankaŭ aldoni simple spaceton kaj ricevi "ekdormis en tut'", kio jam tolereblas.Pri renverso de la sinsekvo de nominativo kaj verbo vi tute pravas, ke foje ĝi pli bone sonas. Cetere, la reguloj de e-o neniel preskribas ajnan sinsekvon - la vortordo estas prudente libera. Ĝuste tial aperas ofte la as-i-sinsekvo ekzemple en kantonomoj, kiel vi prave rimarkis. Kaj fakte mi hodiaŭ ekkonsciis, ke mi emas ankaŭ similmaniere nomi miajn vivĵurnalaĵojn (vidu la titolojn almenaŭ de la lastaj du ;-). Tiaj nomoj ŝajnas al mi ankaŭ iom poeziecaj kaj nekonformaj - ankaŭ tial mi uzas ilin. Se vi ŝatas, faru daŭre same.
Anonymous
April 6 2006, 05:12:27 UTC 6 years ago
Anonymous
April 6 2006, 05:13:44 UTC 6 years ago