helen85 ([info]helen85) wrote,
@ 2006-03-31 15:46:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Sarajevo
Sarajevo... kie gxi trovigxas? Cxu damagxoj kaj dangxeroj de la milito pludauxras? Cxu la urbo estas alloga turismejo? Kiun lingvon oni parolas tie? Cxiukaze lingvon certe nekonatan de mi... Jes, pasinttempe multaj antauxjugxoj vagis tra mia kapo.
Sed inter duboj, aliaj pensetoj aperis: Mi jes ja volas denove malkovri alian landon, observi kiel vojagxanto vivojn de aliuloj, renkonti homojn el alia kulturo. Kaj mi certe ne volas resti stulta ano de okcidenteuxropo dum mia tuta vivo, nenion scianta pri ajna lando pli orienta ol Germanio. Cxu vi povas imagi, ke jxuste tia ulo mi nun estas? Terure!
Kaj jen antaux kelkaj tagoj alvenis unu el tiuj momentoj, en kiuj subite el nenio unu nesxangxebla decido falas en mian kapon. Gxi diris al mi: "Sal', mi estas via decido. Vi vojagxos al Sarajevo, partoprenos IJKon kaj poste turismumos en la proksimeco. - Cetere, bonan tagon, mi gxojas renkonti vin."
Post legi kelkajn vikipediajn artikolojn, mi vere devas konstati ke BiH estas ege alloga ejo. Tri popoloj kaj iliaj lingvoj, tri religioj, "orienteskaj" turismejoj, afablaj homoj... kaj krome, gxi igos min "vera" euxropano. Kion plu mi deziru?! Ek...


(Post a new comment)


[info]elgrande
2006-03-31 09:51 pm UTC (link)
"Kaj mi certe ne volas resti stulta ano de okcidenteuxropo dum mia tuta vivo, nenion scianta pri ajna lando pli orienta ol Germanio. Cxu vi povas imagi, ke jxuste tia ulo mi nun estas? Terure!"

Vi ja estis en Japanio, ĉu ne?

(Reply to this)(Thread)


[info]helen85
2006-04-01 09:39 am UTC (link)
Haha... Japanio jam estas mia dua personeco, gxi ne plu validas ;-)
Mi supozas ke fakte, mi konas pli da japanaj urboj ol germanaj (kvankam la spertoj en Germanio estas iom pli intensaj), do jen mi ecx estas stulta germano ne esplorante sian propran landon, hehe.

Bone, vi ja pravas - Cxiukaze, mi pensis precipe pri euxropaj landoj, sen mencii tion.

Cetere, mi kelkfoje legis kelkajn el viaj blogajxoj pri Sudafriko kiuj estis ege interesaj al mi. =)

(Reply to this)(Parent)


[info]karulin
2006-04-01 08:22 am UTC (link)
Fakte mi antaux du jaroj la unuan fojon vizitis Sarajevon (kadre de TEJO-seminario) kaj gxi estas ege, ege, ege bela urbo. Ne timu tro. Oni ja vidis kelkajn detruajxojn (mi ne scias, cxu ankoraux cxijare), sed la cxefa aspekto de la urbo estis nekredeble bela.
Bedauxrinde ni ne havis multe da tempo por rigardi la cxirkauxajxojn, sed tio, kion mi vidis, ege placxis al mi. Gxi do estas interesa, kaj ankaux la homoj estas gxenerale ege afablaj. Alia por mi amuza sperto estis denove pagi per (konverteblaj) markoj, kiuj fakte sammulte valoras kiel la iamaj germanaj markoj.
Simple antauxgxoju kiel mi viziti interesajn ejojn dum somero. Gxis tiam!

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…