helen85 ([info]helen85) wrote,
@ 2006-03-01 20:52:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:germanaĵoj

Interkompreniĝo - inter germanoj
イタリックの単語は、この記事の下に日本語で書いてあります。便利な辞典や文法の説明は、www.vastalto.comというのページにありますよ。
You can find a translation of the words written in italic at the bottom of this article.


En Germanio, multaj dialektoj ekzistas. Kelkaj de miaj amikoj venis el norda kaj meza Germanio ĉi-tien por studi. Ĉi-tie, oni parolas la ŝvaban dialekton. Mi kaj miaj amikoj kutimas ŝerci pri niaj diversaj germanaj dialektoj, sed fakte, la parol-manieroj de ni junaj, vojaĝemaj germanoj diferencas nur iomete. En la babildado de miaj amikoj, mi nur malofte renkontas vorton, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis en mia regiono. Fortan dialekton precipe maljunaj homoj havas.

Sed ve! Kiam ni parolas pri manĝaĵoj, interkompreniĝo kelkfoje estas malfacila. Ĉiu regiono havas tradiciajn kuiraĵojn kaj dialektajn vortojn pri kuiraĵoj. Kelkfoje ni eĉ bezonas per Google serĉi klarigojn kaj fotojn pri kuiraĵoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi kuiris lentojn. Tio estas kutima kuiraĵo en sud-okcidenta ŝvaba Germanio. Sed miaj amikoj diris: "Fiiiii, kiel vi kapablas manĝi tian kuiraĵaĉon! Certe nur ŝvaboj kapablas!"
Kelkfoje mi vere sentas min kvazaŭ ni komunikas interkulture...



Jen lentoj kun pano kaj kun pecoj da terpomo kaj karoto. Normale, ŝvaboj ŝatas manĝi ŝvabajn nudelojn kun lentoj. Sed mi tro mallertas pri kuirado por mem verki nudelojn...

Lento-specoj
Jen vikipedia foto pri diversaj lento-specoj. Ni kutimas uzi la verdan specon. Mi scivolemas, kie oni uzas la ruĝan kaj la flavan specon... Ĉu vi konas ilin?


---

(1)
dialekto: 方言
mezo: the middle, 中央
kutimi: used to do sth., 慣れている、よくしている
ŝerci: to joke, to jest, 冗談を言う
fakte: 実際は
parol-maniero: manner of speaking, 話し方
precipe: particularly, 特に

(2)
interkompreniĝo: understanding, 理解
kuiraĵo: dish, 料理 (kuiri: to cook, 料理をする)
vere: really, 本当に

(3)
lento(j): レンズマメ

(pictures - 写真)
peco: piece, 部分
terpomo: potato, ジャガイモ
karoto: ニンジン
mallerti: not good at, 下手だ (lerti: to be good at, 上手)
mem verki: 自分で作る(こと)
speco: 種類
scivolema: curious ("want to know"), 好奇心が強い



(Post a new comment)

Lentoj
[info]karulin
2006-03-02 01:37 pm UTC (link)
La flavajn lentojn mi konas.
Laŭ mia scio ili ĉefe estas uzataj en la hinda kuirarto. Mi aĉetas ilin ĉe hinda vendejo ĉi tie en Gießen, la lentoj nomiĝas "Chana Dal".
Tiujn ruĝajn mi ne konas, sed aliajn ruĝajn, kiuj similas al la flavaj laŭ aspekto, mi konas kaj uzas. Ankaŭ ili estas hindaj, aŭ almenaŭ mi nur konas ilin de la hinda kuirado.

(Reply to this)

lentoj kaj dialentoj, ääh, -lektoj
[info]n_true
2006-03-07 06:39 pm UTC (link)
Kelkaj da miaj kunstudantoj ankaŭ venas el aliaj partoj de Germanio. Mi ja estas Lepsikano (doŭ mi jå ångäŭ båroŭlås åmüzån diålegdön, newahr?), sed unu bona amikino de mi ([info]sreni aka Ulrike) venas el la Ercmontaro kaj ŝia dialekto estas tutdiverza de nia saksa. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis ŝin telefoni kun siaj gepatroj — en la ercmontara — tio estis vere unu de la plej amuzaj kaj samtempe dolĉaj dialektoj, kiujn mi aŭdis. *-*
Aliaj dolĉdialektparolantinoj ja estis Nadine (el Svislando) kaj Carolin (la ŝvabineto). :)

Mi ŝatas lentojn, fakte, sed nur sen karotoj, kun kolbaseroj kaj mi preferas la brunajn lentojn super la flavajn. :S

(Reply to this)

Bonvenon al E-bloglando
(Anonymous)
2006-03-08 05:15 pm UTC (link)
Saluton Helen kaj Bonvenon al la lando de Esperantaj Blogoj. Tre bela blogo. http://becxjo.blogspot.com/

(Reply to this)

What do you think about me
(Anonymous)
2007-06-05 02:37 am UTC (link)
MESSAGE

(Reply to this)

pharmacy and pills
(Anonymous)
2007-06-18 03:23 pm UTC (link)
MESSAGE

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…