?

Log in

helen85
01 oktobro 2006 @ 22:10
Jen la evangelia pregxejo en la malgranda vilagxo de mia familio.
This is the protestant church in my family's small village.



Apud la pregxejo. Cxu vi konas la aspekton de tiu dekstra domo? Gxi estas tradicia stilo tre ofta en Germanio, sed sxajne ankaux aperas en aliaj regionoj de Euxropo...
Neighborhood of the church. Do you know the style of that building on the right? It's traditional style which is frequent in Germany, but seems to appear also in other regions of Europe.

Tags:
 
 
helen85
01 oktobro 2006 @ 22:00
--Mia kuzino--

Mia plej juna onklino kaj sxia edzo ege sopiris havi bebon, kaj jen en majo 2006 gxi finfine alveni cxe ni. Ni ege gxojis pri tiu infano. Antauxe, la plej juna familiano estis mia frato kiu jam havas 16 jarojn - do por ni cxiuj, nova bebo estas iom speciala. Hodiaux ni festis sxian bapton. Sxi dormis dum preskaux la tuta eklezia ceremonio.
Infano vere estas miraklo. Tiu malgrandajxo ne faras ion specialan sed nur dormas, mangxas, krias. Tamen cxiuj pretas klopodi helpi sxian bonfarton, cxiuj amas sxin. La reguloj, duboj, kasxaj konsideroj kiuj ekzistas inter plenkreskuloj ne ekzisti povas kun sxi. Iu skribis en la gastlibron: "Infano estas klopodo, diras Cerbo. Infano estas troa respondeco, diras Timo. Mia infano estas mia pleja felicxo, diras Amo." Sxajne Amo suficxe ofte venkas en la batalo.

Tio fakte estis nur mia dua bapto. Mi mem ecx ne estis baptita kaj mi neniam spektis bapton de iu familiano - sed nur unufoje en usono spektis, fakte tre impresa evento. (Tio estis bapto por unu junulo, tutan korpon sub akvon. Sed germanaj konfesioj normale uzas nur malmultan akvon...)
Bedauxrinde, religiaj lecionoj ofte kauxzas ambiguajn sentojn en mi. Sed kiel oficialan bonvenigon por nia bebo, mi tre sxatis la ceremonion. Ecx kvankam sxi ne memoros tiun fruan tagon, mi volas ke sxi havu koran bonvenigon.

Cxu ceremonio simila al bapto ekzistas en via lando?
Cetere, mia kuzino havas unu araban nomon kaj unu turkan nomon... kompreneble tio placxas al mi ;-)

Vidu foton de la pregxejo, kie sxi havis sian bapton.


--My cousin--

My youngest aunt and oncle wished very much to have a child, and they got it finally in May 2006. We were so glad about it. Before, our youngest family member had been my brother who is already 16 years old - so having a new baby is somewhat special for us. Today she had her baptism. She slept during nearly the whole ceremony...
A child is really a miracle. That small something does not do anything special but is just sleeping, eating, crying. But everybody is ready to work for her, everybody loves her. The rules, doubts, hidden motives which occur between adults can't exist with her. Someone wrote into the guest book: "A child means much work, says Brain. A child means to much responsibilities, says Fear. This child is all my happiness, says Love." Apparently Love quite often wins the battle.

Actually it was only my second baptism. I am not baptized and I've never seen one of a family member, but only one time in the US. (This was the baptism of a youth, body completely underwater, which is seldom in German confessions - they traditionally use few water...)
Unfortunately, religious teachings often give me quite ambiguous impressions. But as a official welcoming to our child, I liked that ceremony. Even though she won't remember this day, I want her to have a warm welcoming.

Is there a ceremony similar to baptism in your country?
Besides, she has one arab name and one turkish name... of course, I am very pleased with that ;-)

Here is picture of the church where she had her baptism.
 
 
helen85
Aliaj lingvoj: germana
Deutsche Version dieses Artikel
Radiobeitrag über MUN BW 2006 im SWR


Dum unu semajno pri tutmondaj problemoj diskuti, negoci, baloti. Dum unu semajno, kun junaj homoj el la tuta mondo, "ludi" esti diplomatiisto. Dum unu semajno "estimataj gesinjoroj", rezulocioj kaj ŝanĝ-petoj, negocipaŭzoj, kravatoj, noktaj promenoj en Stuttgart kaj elegantaj, belaspektaj junuloj kaj memkompreneble: militdeklaroj... Jen mi revenis el la diplomacia mondo.


UNa blukoloro kaj olivaj folioj: la simbolo de MUN BW

Per la realludo Model United Nations (Modelo Unuiĝintaj Nacioj), oni imitas la diplomacian laboron ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝies subpartoj. Altlernej-anoj kaj universitatanoj el la tuta mondo rolludas delegatojn, kaj presentas la interesojn de ilia lando. La temoj kovras vastan spektron ekde konkretaj aktualaj demandoj pri sekureco (ekz.e la atoma programo de Iranio aŭ la situacio en Ĉeĉenio), kulturaj kaj socialaj demandoj (ekz.e minoritatoj aŭ fuĝintoj) ĝis disvastigo de tekniko aŭ globala varmiĝo.

Oni imitas la strukturon de la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ ĝies regulojn. Libera diskuto malpermesata: La prezidanto antente observas pri ne longigi la tempolimon de paroladoj, pri paroli nur tiam kiam permesatas kaj pri ne inzulti aliajn delegatojn. Ekzemple, oni prefere ne diru ke oni dubas pri la mensa kapablo de iu ŝtat'estro ;-)...
Kaj eĉ la vestaĵoj estu kvazaŭ en internacia diplomacio areno.


"Mi petas montri Jes-voĉojn." - Baloti dum MUN

Malgraŭ la komplikaj temoj kaj la rigidaj reguloj, la afero plenplenas je amuziĝo: La delegatoj klopodas, per ĉiu fantazio, konsentigi la kontraŭantojn. Same, ili celas plej reale kaj tipe reprezenti ilian landon (- ofte eĉ tro tipe), aŭ ili strebas ricevi la premion por la "plej bona amuzisto".
La severa etoso de la digna UN tuj pereas per ridego, kiam ekz.e oni postulas unu silentan minuton pro la internacia aer-gitara konkurso, aŭ kiam unu estimata delegato volas voki la sciencan servon por solvi krucvort-enigmon. Tiu vorto "krucvortenigmo" aperas en vikipedio por la germana Kreuzworträtsel, sed tamen ŝajnas al mi iom stranga. Ĉu al vi?
Kaj eĉ plej lerta parolanto kelkfoje ridigas nin per parola akcidento, se ekzemple la vorto "ŝanĝ-peto" (Änderungsantrag) fariĝas "ŝanĝ-mortatako" (Änderungsanschlag).

Travivi vi povos ĝin en:
> MUN BW (Model United Nations Baden-Württemberg), Stuttgart/Germanio, aprilo 2007
> MUN SH (Model United Nations Schleswig-Holstein), Kiel/Germanio, oktobro 2006
> aliaj MUNoj en la tuta mondo!

Impresoj...

Ĉu vi jam sciis,
...ke la delegacio de Alĝerio opinias, ke la tabloj de la konferenco ne konvenas delegistan dignecon?
...ke unu ano de la Saŭdarabia delegacio opinias samajn rajtojn por cxiuj seksoj esti "stulta"?
...ke Sudkoreio kelkfoje dum la kunsido pauxzas por ludi
Paciencon?
...ke Usono estas la naska lulilo de demokratio, sed pro la svinga movado de lulilo, gxi kelkfoje svingas al maldemokratia direkto?
...ke Turkmenio per komputilo ludas militludojn, dum la kunsidantoj debatas pri redukti armilojn?
...ke en Burkino, dum la pluvotempo, falas "tre tre tre multe" da pluvo?
Tags:
 
 
helen85
14 aprilo 2006 @ 21:29
(Nur germane hodiaux... sed fakte, nur malgravajxo.)

Dass Ostern kommt merke ich immer erst am Fernsehprogramm, den Schaufensterauslagen und an den Gesprächen anderer Leute im Bus - von all dem bekomme ich zur Zeit wenig bis nichts mit, weil ich nur zu Hause bin und Pflichttexte lese. Meine Mutter erwähnte zwar manchmal am Telefon, dass ja bald Ostern sei, und ich fragte halbherzig "Wann denn eigentlich?" und vergaß es wieder...

Die Folge: Ich habe die Feiertage beinahe vergessen!!

Allerdings trage ich mich mit dem Gedanken, Religionswissenschaft als Nebenfach dazu zu nehmen. Ich schrieb deshalb eine E-Mail an das Institut und erhielt eine total freundliche Antwort vom Dozenten. (Hätte nicht gedacht, dass es solche netten Leute an der Universität gibt.) Ich schlug also mal zwei Termine vor, wann ich zu einem Gespräch vorbei schauen könnte. Die trockene Antwort per E-Mail - und ich konnte das Grinsen dabei förmlich sehen -:
"Sagen wir Mittwoch. Montag ist Feiertag."

Uuuups.... da habe ich mich gleich mal als Heidenkind geoutet, das die Osterfeiertage nicht kennt! Und das wohlgemerkt vor einem Religionswissenschaftler!

Als mir aufging, was das in punkto Ladenöffnungszeiten bedeutet, dachte ich schon, ich müsste Survival-Künste entwickeln, aber zum Glück habe ich ja noch den Samstag.
Das wäre sonst wirklich spannend geworden! "Wie kommt man mit Pfannkuchen und der Pizza eines Mitbewohners über das Wochenende?" Unmöglich, dass auch Nicht-Christen darunter leiden müssen, wenn ein paar Leute meinen, sie müssten 2000-Jahre-alte Geschichten wieder aufwärmen ;-)
 
 
helen85
06 aprilo 2006 @ 16:12
-- kelkaj trovajxoj de ASCII art--

Vikipedio pri ASCII ART



pri Mona



La plej malnova konata ASCII artajxo: "keyboard art", 1948
-- el modernmechanix --
 
 
 
helen85
03 aprilo 2006 @ 14:26
Mi ĵus retrovis esperantan poeziaĵon kiun mi verkaĉis en pasinta somero. Ĝi tute ne perfektas laŭ ĉiuj versaj, rimaj, ritmaj kaj esperantaj reguloj, sed ĝuu tamen... :-)


NASKIĜTAGO

Mi ege eraris!
Mi petas pardonon!
Al vi mi ne sendis
gratulan leteron!

Mi vidis Tokion
dum pluvo, dum varm',
renkontis amikojn,
adiaŭis per larm',
babilis tuttage
- kaj eĉ pli dum nokt' -
diskutis gravaĵojn
per multlingva voĉ'.

Do mi ne sukcesis
trovi paperon,
neniam aĉetis
mark' por letero,
kaj kiam alvenis
trankvila minut',
ho, ege mi lacis!
Ekdormis entut'.

Sed kara amiko,
mi havas en kor'
porviajn dezirojn
dum tuta jar'!
 
 
helen85
31 marto 2006 @ 15:46
Sarajevo... kie gxi trovigxas? Cxu damagxoj kaj dangxeroj de la milito pludauxras? Cxu la urbo estas alloga turismejo? Kiun lingvon oni parolas tie? Cxiukaze lingvon certe nekonatan de mi... Jes, pasinttempe multaj antauxjugxoj vagis tra mia kapo.
Sed inter duboj, aliaj pensetoj aperis: Mi jes ja volas denove malkovri alian landon, observi kiel vojagxanto vivojn de aliuloj, renkonti homojn el alia kulturo. Kaj mi certe ne volas resti stulta ano de okcidenteuxropo dum mia tuta vivo, nenion scianta pri ajna lando pli orienta ol Germanio. Cxu vi povas imagi, ke jxuste tia ulo mi nun estas? Terure!
Kaj jen antaux kelkaj tagoj alvenis unu el tiuj momentoj, en kiuj subite el nenio unu nesxangxebla decido falas en mian kapon. Gxi diris al mi: "Sal', mi estas via decido. Vi vojagxos al Sarajevo, partoprenos IJKon kaj poste turismumos en la proksimeco. - Cetere, bonan tagon, mi gxojas renkonti vin."
Post legi kelkajn vikipediajn artikolojn, mi vere devas konstati ke BiH estas ege alloga ejo. Tri popoloj kaj iliaj lingvoj, tri religioj, "orienteskaj" turismejoj, afablaj homoj... kaj krome, gxi igos min "vera" euxropano. Kion plu mi deziru?! Ek...
 
 
helen85
21 marto 2006 @ 14:24
Vintro en la nuna jaro estis longega! Sed nun, finfine printempo alvenas. Hieraŭ la suno brilis varme kaj bele. Mi nuntempe devas verki eseojn por miaj fakoj, sed hieraŭ mi portis miajn librojn al parko por legi en suna aero. Mi tamen malmulte legis, sed babilis kun du amikoj pri libro-liberigo:

En la paĝo www.bookcrossing.com, oni povas trovi informojn pri lokoj, kie iu persono "liberigis" libron. Kiam oni trovas libron, oni povus legi ĝin (aŭ laŭvole ne legi ĝin) kaj denove liberigi ĝin en alia loko.
Stranga ideo, ĉu ne? Sed mi opinias ke ĝi estas amuza: Jen la okazo promeni al loko, kiun mi eble ankoraŭ ne konis. Jen la okazo vidi libron pri kiu mi normale ne atentas. Kaj mi jen lernu fordoni unu posedaĵon mian. Adiaŭi al posedaĵo, povas esti malfacila. Sed kiam mi atente pripensis, mi rimarkis ke mi ne bezonas la plejmulton de miaj libroj.


(c) BookCrossing.com

Kiam mi kaj miaj du amikoj sidis en la parko, ni ek-diskutis pri tiu ideo liberigi librojn. Ni havis tre viglan, sed iom sensenca kaj malserioza diskuto!
Ines: „Vi do celas forlasi unu libron vian? Terure! Vi estas homo sen kompato!“
Helen: „Mi ne forlasas ĝin, sed mi liberigas ĝin. Ĝi povos vojaĝi, havi novajn spertojn, ekkoni novajn legantojn..."
Ines: „Ve - lasi sian libron sur iu benko, sen protekto kontraŭ vento kaj pluvo...“
Helen: „Sed mi ja uzos plastan sakon kiel protektilon. Imagu: Kelkaj libroj eĉ vojaĝas al alia lando. Ili havas multegajn legantojn. Kaj multegaj legantoj ĝojos pri ĝi. Liberigi libron estas kvazaŭ donaci ĝin al ĉiuj homoj."
Ines: "Sed miaj libroj havas ja hejmon ĉe mi kaj mi prizorgas ilin kun amo."
Helen: "Maaaa, ili vidas nur vin kaj vian ĉambron dum siaj tutaj libraj vivoj! Kvazaŭ en prizono! Uzi aĵojn nur por si mem estas malefika kaj soleca. Ĉiu homo aĉetas fridujon nur por si mem, ĉiu homo posedas librojn nur por si mem. Jen ĉiu homo solece sidas en sia propra plenplena universo. Kial ni ne kune uzas kelkajn el niaj posedaĵoj? Kial ni ne kune--"
Ines: "Komunisto!"
Anthony: "...laŭŝajne vi ambaŭ tro laboris dum la pasintaj tagoj."

Kvankam la tuta diskuto estis nura ŝerco, ĝi tamen iomete montras du malsamajn ideojn... Cetere, mi planas liberigi mian lernolibron pri Esperanto. Mi ne plu bezonas ĝin. Mi jam volis donaci ĝin, sed mi ne trovis homon al kiu mi donacu. Do mi donacu al ĉiuj...

En tiu hieraŭa tago mi kaptis doloron en la gorĝon. Mi ja opiniis ke printempo alvenis, kaj mi festis ĝian alvenon per nudaj piedoj. Mi eble ne tiel entuziasme salutu al novaj sezonoj...



Studentoj tuj amasiĝas en publika spaco, kiam la vetero pliboniĝas.
 
 
helen85
01 marto 2006 @ 20:52
イタリックの単語は、この記事の下に日本語で書いてあります。便利な辞典や文法の説明は、www.vastalto.comというのページにありますよ。
You can find a translation of the words written in italic at the bottom of this article.


En Germanio, multaj dialektoj ekzistas. Kelkaj de miaj amikoj venis el norda kaj meza Germanio ĉi-tien por studi. Ĉi-tie, oni parolas la ŝvaban dialekton. Mi kaj miaj amikoj kutimas ŝerci pri niaj diversaj germanaj dialektoj, sed fakte, la parol-manieroj de ni junaj, vojaĝemaj germanoj diferencas nur iomete. En la babildado de miaj amikoj, mi nur malofte renkontas vorton, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis en mia regiono. Fortan dialekton precipe maljunaj homoj havas.

Sed ve! Kiam ni parolas pri manĝaĵoj, interkompreniĝo kelkfoje estas malfacila. Ĉiu regiono havas tradiciajn kuiraĵojn kaj dialektajn vortojn pri kuiraĵoj. Kelkfoje ni eĉ bezonas per Google serĉi klarigojn kaj fotojn pri kuiraĵoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi kuiris lentojn. Tio estas kutima kuiraĵo en sud-okcidenta ŝvaba Germanio. Sed miaj amikoj diris: "Fiiiii, kiel vi kapablas manĝi tian kuiraĵaĉon! Certe nur ŝvaboj kapablas!"
Kelkfoje mi vere sentas min kvazaŭ ni komunikas interkulture...



Jen lentoj kun pano kaj kun pecoj da terpomo kaj karoto. Normale, ŝvaboj ŝatas manĝi ŝvabajn nudelojn kun lentoj. Sed mi tro mallertas pri kuirado por mem verki nudelojn...

Lento-specoj
Jen vikipedia foto pri diversaj lento-specoj. Ni kutimas uzi la verdan specon. Mi scivolemas, kie oni uzas la ruĝan kaj la flavan specon... Ĉu vi konas ilin?


---

(1)
dialekto: 方言
mezo: the middle, 中央
kutimi: used to do sth., 慣れている、よくしている
ŝerci: to joke, to jest, 冗談を言う
fakte: 実際は
parol-maniero: manner of speaking, 話し方
precipe: particularly, 特に

(2)
interkompreniĝo: understanding, 理解
kuiraĵo: dish, 料理 (kuiri: to cook, 料理をする)
vere: really, 本当に

(3)
lento(j): レンズマメ

(pictures - 写真)
peco: piece, 部分
terpomo: potato, ジャガイモ
karoto: ニンジン
mallerti: not good at, 下手だ (lerti: to be good at, 上手)
mem verki: 自分で作る(こと)
speco: 種類
scivolema: curious ("want to know"), 好奇心が強い
 
 
helen85
04 januaro 2006 @ 00:14
Mi loĝas en studanta loĝejaro, en la sepa etaĝo. Jen la pejzaĝo kiu videblas de mia fenestro.

En Oktobro, ĝi aspektis jene:

Image hosted by Photobucket.com

Rimarku pri la ruĝaj tegmentoj. Ili estas tipaj tegmentoj en Germanio.


En Novembro, ĝi aspektis jene:
Image hosted by Photobucket.com

Ni esperis kristnaskan feston kun neĝo („blanka kristnaska festo“), sed la neĝo bedaŭrinde baldaŭ akviĝis kaj ne falis denove.
Tags: